Micah 2

Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.
祸哉,那些在床上图谋罪孽、造作奸恶的!天一发亮,因手有能力就行出来了。
Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.
他们贪图田地就占据,贪图房屋便夺取;他们欺压人,霸占房屋和产业。
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila.
所以耶和华如此说:我筹划灾祸降与这族;这祸在你们的颈项上不能解脱;你们也不能昂首而行,因为这时势是恶的。
En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
到那日,必有人向你们提起悲惨的哀歌,讥刺说:我们全然败落了!耶和华将我们的分转归别人,何竟使这分离开我们?他将我们的田地分给悖逆的人。
Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.
所以在耶和华的会中,你必没有人拈阄拉准绳。
Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
他们(或译:假先知)说:你们不可说预言;不可向这些人说预言,不住地羞辱我们。
Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste?
雅各家啊,岂可说耶和华的心不忍耐吗(或译:心肠狭窄吗)?这些事是他所行的吗?我─耶和华的言语岂不是与行动正直的人有益吗?
Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo.
然而,近来我的民兴起如仇敌,从那些安然经过不愿打仗之人身上剥去外衣。
La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon.
你们将我民中的妇人从安乐家中赶出,又将我的荣耀从她们的小孩子尽行夺去。
Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
你们起来去吧!这不是你们安息之所;因为污秽使人(或译:地)毁灭,而且大大毁灭。
Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo.
若有人心存虚假,用谎言说:我要向你们预言得清酒和浓酒。那人就必作这民的先知。
Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
雅各家啊,我必要聚集你们,必要招聚以色列剩下的人,安置在一处,如波斯拉的羊,又如草场上的羊群;因为人数众多就必大大喧哗。
Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.
开路的(或译:破城的)在他们前面上去;他们直闯过城门,从城门出去。他们的王在前面行;耶和华引导他们。