Micah 1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.
当犹大王约坦、亚哈斯、希西家在位的时候,摩利沙人弥迦得耶和华的默示,论撒马利亚和耶路撒冷。
Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.
万民哪,你们都要听!地和其上所有的,也都要侧耳而听!主耶和华从他的圣殿要见证你们的不是。
Ĉar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj paŝas sur la altaĵoj de la tero.
看哪,耶和华出了他的居所,降临步行地的高处。
Kaj fandiĝas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendiĝas, kiel vakso antaŭ fajro, kiel akvo, falanta de krutaĵo.
众山在他以下必消化,诸谷必崩裂,如蜡化在火中,如水冲下山坡。
Ĉio ĉi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? ĉu ne Samario? Kiu aranĝis la altaĵojn de Judujo? ĉu ne Jerusalem?
这都因雅各的罪过,以色列家的罪恶。雅各的罪过在哪里呢?岂不是在撒马利亚吗?犹大的邱坛在哪里呢?岂不是在耶路撒冷吗?
Tial Mi faros Samarion ŝtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disĵetos ĝiajn ŝtonojn en la valon kaj nudigos ĝiajn fundamentojn.
所以我必使撒马利亚变为田野的乱堆,又作为种葡萄之处;也必将她的石头倒在谷中,露出根基来。
Ĉiuj ĝiaj idoloj estos disbatitaj, ĉiuj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn statuojn Mi ruinigos; ĉar per promalĉastaj donacoj ĝi ilin aranĝis, kaj promalĉastaj donacoj ili fariĝos denove.
她一切雕刻的偶像必被打碎;她所得的财物必被火烧;所有的偶像我必毁灭;因为是从妓女雇价所聚来的,后必归为妓女的雇价。
Pri tio mi ploras kaj ĝemas, iras senŝue kaj nude; mi krias plende, kiel la ŝakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
先知说:因此我必大声哀号,赤脚露体而行;又要呼号如野狗,哀鸣如鸵鸟。
Ĉar senespera estas ĝia plago, ĝi venis ĝis Judujo, atingis ĝis la pordego de mia popolo, ĝis Jerusalem.
因为撒马利亚的伤痕无法医治,延及犹大和耶路撒冷我民的城门。
Ne diru tion en Gat, ne ploru laŭte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.
不要在迦特报告这事,总不要哭泣;我在伯‧亚弗拉滚于灰尘之中。
Foriru, ho loĝantino de Ŝafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la loĝantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.
沙斐的居民哪,你们要赤身蒙羞过去。撒南的居民不敢出来。伯‧以薛人的哀哭使你们无处可站。
Afliktiĝas pri sia bono la loĝantino de Marot; ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.
玛律的居民心甚忧急,切望得好处,因为灾祸从耶和华那里临到耶路撒冷的城门。
Jungu al la ĉaro kurĉevalojn, ho loĝantino de Laĥiŝ; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, ĉar ĉe vi oni trovis la krimojn de Izrael.
拉吉的居民哪,要用快马套车;锡安民(原文是女子)的罪由你而起;以色列人的罪过在你那里显出。
Tial vi sendos donacojn en Moreŝet-Gaton; sed la domoj de Aĥzib trompos la reĝojn de Izrael.
犹大啊,你要将礼物送给摩利设‧迦特。亚革悉的众族必用诡诈待以色列诸王。
Mi alkondukos al vi ankoraŭ la posedonton, ho loĝantino de Mareŝa; ĝis Adulam venos la gloro de Izrael.
玛利沙的居民哪,我必使那夺取你的来到你这里;以色列的尊贵人(原文是荣耀)必到亚杜兰。
Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; larĝigu vian kalvon kiel aglo, ĉar ili estos forkaptitaj for de vi.
犹大啊,要为你所喜爱的儿女剪除你的头发,使头光秃,要大大地光秃,如同秃鹰,因为他们都被掳去离开你。