Judges 12

Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ: Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.
以法莲人聚集,到了北方,对耶弗他说:「你去与亚扪人争战,为什么没有招我们同去呢?我们必用火烧你和你的房屋。」
Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.
耶弗他对他们说:「我和我的民与亚扪人大大争战;我招你们来,你们竟没有来救我脱离他们的手。
Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi?
我见你们不来救我,我就拚命前去攻击亚扪人,耶和华将他们交在我手中。你们今日为什么上我这里来攻打我呢?」
Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.
于是耶弗他招聚基列人,与以法莲人争战。基列人击杀以法莲,是因他们说:「你们基列人在以法莲、玛拿西中间,不过是以法莲逃亡的人。」
Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,
基列人把守约旦河的渡口,不容以法莲人过去。以法莲逃走的人若说:「容我过去。」基列人就问他说:「你是以法莲人不是?」他若说:「不是」,
tiam ili diris al li: Diru: Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.
就对他说:「你说『示播列』。」;以法莲人因为咬不真字音,便说「西播列」。基列人就将他拿住,杀在约旦河的渡口。那时以法莲人被杀的有四万二千人。
Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.
耶弗他作以色列的士师六年。基列人耶弗他死了,葬在基列的一座城里。
Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem.
耶弗他以后,有伯利恒人以比讚作以色列士师。
Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj.
他有三十个儿子,三十女儿;女儿都嫁出去了。他给众子从外乡娶了三十媳妇。他作以色列的士师七年。
Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem.
以比讚死了,葬在伯利恒。
Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj.
以比讚之后,,有西布伦人以伦,作以色列的士师十年。
Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.
西布伦人以伦死了,葬在西布伦地的亚雅崙。
Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.
以伦之后,有比拉顿人希列的儿子押顿作以色列的士师。
Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj.
他有四十个儿子,三十个孙子,骑著七十匹驴驹。押顿作以色列的士师八年。
Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.
比拉顿人希列的儿子押顿死了,葬在以法莲地的比拉顿,在亚玛力人的山地。