Deuteronomy 13

Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon,
「你们中间若有先知或是做梦的起来,向你显个神迹奇事,
kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
对你说:『我们去随从你素来所不认识的别神,事奉它吧。』他所显的神迹奇事虽有应验,
tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
你也不可听那先知或是那做梦之人的话;因为这是耶和华─你们的 神试验你们,要知道你们是尽心尽性爱耶和华─你们的 神不是。
La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
你们要顺从耶和华─你们的 神,敬畏他,谨守他的诫命,听从他的话,事奉他,专靠他。
Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
那先知或是那做梦的既用言语叛逆那领你们出埃及地、救赎你脱离为奴之家的耶和华─你们的 神,要勾引你离开耶和华─你 神所吩咐你行的道,你便要将他治死。这样,就把那恶从你们中间除掉。
Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
「你的同胞弟兄,或是你的儿女,或是你怀中的妻,或是如同你性命的朋友,若暗中引诱你,说:『我们不如去事奉你和你列祖素来所不认识的别神─
el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia:
是你四围列国的神。』无论是离你近,离你远,从地这边到地那边的神,
tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin,
你不可依从他,也不可听从他,眼不可顾惜他。你不可怜恤他,也不可遮庇他,
sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
总要杀他;你先下手,然后众民也下手,将他治死。
Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
要用石头打死他,因为他想要勾引你离开那领你埃出及地为奴之家的耶和华─你的 神。
Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
以色列众人都要听见害怕,就不敢在你们中间再行这样的恶了。
Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras:
在耶和华─你 神所赐你居住的各城中,你若听人说,有些匪类从你们中间的一座城出来勾引本城的居民,说:『我们不如去事奉你们素来所不认识的别神』;
Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
并入上一节
kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi:
你就要探听,查究,细细地访问,果然是真,准有这可憎恶的事行在你们中间,
tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo.
你必要用刀杀那城里的居民,把城里所有的,连牲畜,都用刀杀尽。
Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
你从那城里所夺的财物都要堆积在街市上,用火将城和其内所夺的财物都在耶和华─你 神面前烧尽;那城就永为荒堆,不可再建造。
Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
那当毁灭的物连一点都不可粘你的手。你要听从耶和华─你 神的话,遵守我今日所吩咐你的一切诫命,行耶和华─你 神眼中看为正的事,耶和华就必转意,不发烈怒,恩待你,怜恤你,照他向你列祖所起的誓使你人数增多。」
se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
并入上一节