Deuteronomy 12

Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero.
「你们存活于世的日子,在耶和华─你们列祖的 神所赐你们为业的地上,要谨守遵行的律例典章乃是这些:
Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
你们要将所赶出的国民事奉 神的各地方,无论是在高山,在小山,在各青翠树下,都毁坏了;
Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko.
也要拆毁他们的祭坛,打碎他们的柱像,用火焚烧他们的木偶,砍下他们雕刻的神像,并将其名从那地方除灭。
Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;
你们不可照他们那样事奉耶和华─你们的 神。
sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,
但耶和华─你们的 神从你们各支派中选择何处为立他名的居所,你们就当往那里去求问,
kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.
将你们的燔祭、平安祭、十分取一之物,和手中的举祭,并还愿祭、甘心祭,以及牛群羊群中头生的,都奉到那里。
Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.
在那里,耶和华─你们 神的面前,你们和你们的家属都可以吃,并且因你手所办的一切事蒙耶和华─你的 神赐福,就都欢乐。
Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li;
我们今日在这里所行的是各人行自己眼中看为正的事,你们将来不可这样行;
ĉar vi nun ankoraŭ ne venis al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
因为你们还没有到耶和华─你 神所赐你的安息地,所给你的产业。
Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere:
但你们过了约旦河,得以住在耶和华─你们 神使你们承受为业之地,又使你们太平,不被四围的一切仇敌扰乱,安然居住。
tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;
那时要将我所吩咐你们的燔祭、平安祭、十分取一之物,和手中的举祭,并向耶和华许愿献的一切美祭,都奉到耶和华─你们 神所选择要立为他名的居所。
kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi.
你们和儿女、仆婢,并住在你们城里无分无业的利未人,都要在耶和华─你们的 神面前欢乐。
Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos;
你要谨慎,不可在你所看中的各处献燔祭。
nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru ĉion, kion mi ordonas al vi.
惟独耶和华从你那一支派中所选择的地方,你就要在那里献燔祭,行我一切所吩咐你的。
Tamen, kiom deziros via animo, vi povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas manĝi ĝin, kiel gazelon aŭ cervon.
「然而,在你各城里都可以照耶和华─你 神所赐你的福分,随心所欲宰牲吃肉;无论洁净人不洁净人都可以吃,就如吃羚羊与鹿一般。
Nur la sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.
只是不可吃血,要倒在地上,如同倒水一样。
Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
你的五谷、新酒,和油的十分之一,或是牛群羊群中头生的,或是你许愿献的,甘心献的,或是手中的举祭,都不可在你城里吃。
sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj.
但要在耶和华─你的 神面前吃,在耶和华─你 神所要选择的地方,你和儿女、仆婢,并住在你城里的利未人,都可以吃;也要因你手所办的,在耶和华─你 神面前欢乐。
Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.
你要谨慎,在你所住的地方永不可丢弃利未人。
Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon — ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon.
「耶和华─你的 神照他所应许扩张你境界的时候,你心里想要吃肉,说:『我要吃肉』,就可以随心所欲地吃肉。
Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo.
耶和华─你 神所选择要立他名的地方若离你太远,就可以照我所吩咐的,将耶和华赐给你的牛羊取些宰了,可以随心所欲在你城里吃。
Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi.
你吃那肉,要像吃羚羊与鹿一般;无论洁净人不洁净人都可以吃。
Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando;
只是你要心意坚定,不可吃血,因为血是生命;不可将血(原文作生命)与肉同吃。
ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon;
不可吃血,要倒在地上,如同倒水一样。
ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
不可吃血。这样,你行耶和华眼中看为正的事,你和你的子孙就可以得福。
Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.
只是你分别为圣的物和你的还愿祭要奉到耶和华所选择的地方去。
Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi.
你的燔祭,连肉带血,都要献在耶和华─你 神的坛上。平安祭的血要倒在耶和华─你 神的坛上;平安祭的肉,你自己可以吃。
Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
你要谨守听从我所吩咐的一切话,行耶和华─你 神眼中看为善,看为正的事。这样,你和你的子孙就可以永远享福。
Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando:
「耶和华─你 神将你要去赶出的国民从你面前剪除,你得了他们的地居住,
tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros.
那时就要谨慎,不可在他们除灭之后随从他们的恶俗,陷入网罗,也不可访问他们的神说:『这些国民怎样事奉他们的神,我也要照样行。』
Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
你不可向耶和华─你的 神这样行,因为他们向他们的神行了耶和华所憎嫌所恨恶的一切事,甚至将自己的儿女用火焚烧,献与他们的神。
Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
凡我所吩咐的,你们都要谨守遵行,不可加添,也不可删减。