Revelation of John 7

此后,我看见四位天使站在地的四角,执掌地上四方的风,叫风不吹在地上、海上,和树上。
Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.
我又看见另有一位天使,从日出之地上来,拿著永生 神的印。他就向那得著权柄能伤害地和海的四位天使大声喊著说:
Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,
地与海并树木,你们不可伤害,等我们印了我们 神众仆人的额。
dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.
我听见以色列人各支派中受印的数目有十四万四千。
Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el ĉiuj triboj de la Izraelidoj:
犹大支派中受印的有一万二千;流便支派中有一万二千;迦得支派中有一万二千;
El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;
亚设支派中有一万二千;拿弗他利支派中有一万二千;玛拿西支派中有一万二千;
El la tribo de Aŝer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;
西缅支派中有一万二千;利未支派中有一万二千;以萨迦支派中有一万二千;
El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
西布伦支派中有一万二千;约瑟支派中有一万二千;便雅悯支派中受印的有一万二千。
El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.
此后,我观看,见有许多的人,没有人能数过来,是从各国、各族、各民、各方来的,站在宝座和羔羊面前,身穿白衣,手拿棕树枝,
Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;
大声喊著说:愿救恩归与坐在宝座上我们的 神,也归与羔羊!
kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.
众天使都站在宝座和众长老并四活物的周围,在宝座前,面伏于地,敬拜 神,
Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,
说:阿们!颂讚、荣耀、智慧、感谢、尊贵、权柄、大力都归与我们的 神,直到永永远远。阿们!
dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.
长老中有一位问我说:这些穿白衣的是谁?是从那里来的?
Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?
我对他说:我主,你知道。他向我说:这些人是从大患难中出来的,曾用羔羊的血把衣裳洗白净了。
Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
所以,他们在 神宝座前,昼夜在他殿中事奉他。坐宝座的要用帐幕覆庇他们。
Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
他们不再饥,不再渴;日头和炎热也必不伤害他们。
Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
因为宝座中的羔羊必牧养他们,领他们到生命水的泉源; 神也必擦去他们一切的眼泪。
ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.