Revelation of John 8

羔羊揭开第七印的时候,天上寂静约有二刻。
Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo.
我看见那站在 神面前的七位天使,有七枝号赐给他们。
Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
另有一位天使,拿著金香炉来,站在祭坛旁边。有许多香赐给他,要和众圣徒的祈祷一同献在宝座前的金坛上。
Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono.
那香的烟和众圣徒的祈祷从天使的手中一同升到 神面前。
Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo.
天使拿著香炉,盛满了坛上的火,倒在地上;随有雷轰、大声、闪电、地震。
Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.
拿著七枝号的七位天使就预备要吹。
Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
第一位天使吹号,就有雹子与火搀著血丢在地上;地的三分之一和树的三分之一被烧了,一切的青草也被烧了。
Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
第二位天使吹号,就有彷彿火烧著的大山扔在海中;海的三分之一变成血,
Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango;
海中的活物死了三分之一,船只也坏了三分之一。
kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.
第三位天使吹号,就有烧著的大星,好像火把从天上落下来,落在江河的三分之一和众水的泉源上。
Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
这星名叫茵蔯。众水的三分之一变为茵蔯;因水变苦,就死了许多人。
kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.
第四位天使吹号,日头的三分之一,月亮的三分之一、星辰的三分之一都被击打,以致日月星的三分之一黑暗了,白昼的三分之一没有光,黑夜也是这样。
Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
我又看见一个鹰飞在空中,并听见牠大声说:三位天使要吹那其余的号。你们住在地上的民,祸哉!祸哉!祸哉!
Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!