Psalms 128

(上行之诗。)凡敬畏耶和华、遵行他道的人便为有福!
Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
你要吃劳碌得来的;你要享福,事情顺利。
Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.
你妻子在你的内室,好像多结果子的葡萄树;你儿女围绕你的桌子,好像橄榄栽子。
Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
看哪,敬畏耶和华的人必要这样蒙福!
Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
愿耶和华从锡安赐福给你!愿你一生一世看见耶路撒冷的好处!
Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
愿你看见你儿女的儿女!愿平安归于以色列!
Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!