Nehemiah 5

百姓和他们的妻大大呼号,埋怨他们的弟兄犹大人。
Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj.
有的说:「我们和儿女人口众多,要去得粮食度命」;
Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj manĝu, por ke ni vivu.
有的说:「我们典了田地、葡萄园、房屋,要得粮食充饥」;
Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn vinberĝardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraŭ malsato.
有的说:「我们已经指著田地、葡萄园,借了钱给王纳税。
Aliaj parolis: Ni pruntas monon por impostoj por la reĝo, donante garantiaĵe niajn kampojn kaj vinberĝardenojn;
我们的身体与我们弟兄的身体一样;我们的儿女与他们的儿女一般。现在我们将要使儿女作人的仆婢,我们的女儿已有为婢的;我们并无力拯救,因为我们的田地、葡萄园已经归了别人。」
sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinberĝardenoj apartenas al aliaj.
我听见他们呼号说这些话,便甚发怒。
Kaj tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.
我心里筹划,就斥责贵冑和官长说:「你们各人向弟兄取利!」于是我招聚大会攻击他们。
Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riproĉon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon.
我对他们说:「我们尽力赎回我们弟兄,就是卖与外邦的犹大人;你们还要卖弟兄,使我们赎回来吗?」他们就静默不语,无话可答。
Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
我又说:「你们所行的不善!你们行事不当敬畏我们的 神吗?不然,难免我们的仇敌外邦人毁谤我们。
Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
我和我的弟兄与仆人也将银钱粮食借给百姓;我们大家都当免去利息。
Ankaŭ mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon.
如今我劝你们将他们的田地、葡萄园、橄榄园、房屋,并向他们所取的银钱、粮食、新酒,和油,百分之一的利息都归还他们。」
Redonu do al ili hodiaŭ iliajn kampojn, vinberĝardenojn, olivĝardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
众人说:「我们必归还,不再向他们索要,必照你的话行。」我就召了祭司来,叫众人起誓,必照著所应许的而行。
Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos.
我也抖著胸前的衣襟,说:「凡不成就这应许的,愿 神照样抖他离开家产和他劳碌得来的,直到抖空了。」会众都说:「阿们!」又讚美耶和华。百姓就照著所应许的去行。
Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
自从我奉派作犹大地的省长,就是从亚达薛西王二十年直到三十二年,共十二年之久,我与我弟兄都没有吃省长的俸禄。
Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro ĝis la tridek-dua jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la daŭro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne manĝis la panon de regionestro.
在我以前的省长加重百姓的担子,每日索要粮食和酒,并银子四十舍客勒,就是他们的仆人也辖制百姓;但我因敬畏 神不这样行。
La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
并且我恒心修造城墙,并没有置买田地;我的仆人也都聚集在那里做工。
Mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego; kaj kampon ni ne aĉetis; kaj ĉiuj miaj junuloj kolektiĝadis tie al la laboro.
除了从四围外邦中来的犹大人以外,有犹大平民和官长一百五十人在我席上吃饭。
Ĉe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaŭ da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ ni.
每日预备一只公牛,六只肥羊,又预备些飞禽;每十日一次,多预备各样的酒。虽然如此,我并不要省长的俸禄,因为百姓服役甚重。
Preparataj estis por unu tago: unu bovo, ses plej bonaj ŝafoj, kaj ankaŭ birdoj estis preparataj ĉe mi; kaj en la daŭro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraŭ tio mi ne postulis panon de regionestro, ĉar la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro.
我的 神啊,求你记念我为这百姓所行的一切事,施恩与我。
Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, ĉion, kion mi faris por ĉi tiu popolo.