Isaiah 25

耶和华啊,你是我的 神;我要尊崇你,我要称讚你的名。因为你以忠信诚实行过奇妙的事,成就你古时所定的。
Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj.
你使城变为乱堆,使坚固城变为荒场,使外邦人宫殿的城不再为城,永远不再建造。
Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos.
所以,刚强的民必荣耀你;强暴之国的城必敬畏你。
Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
因为当强暴人催逼人的时候,如同暴风直吹墙壁,你就作贫穷人的保障,作困乏人急难中的保障,作躲暴风之处,作避炎热的阴凉。
Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.
你要压制外邦人的喧哗,好像干燥地的热气下落;禁止强暴人的凯歌,好像热气被云影消化。
Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de la potenculoj.
在这山上,万军之耶和华必为万民用肥甘设摆筵席,用陈酒和满髓的肥甘,并澄清的陈酒,设摆筵席。
Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
他又必在这山上除灭遮盖万民之物和遮蔽万国蒙脸的帕子。
Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj.
他已经吞灭死亡直到永远。主耶和华必擦去各人脸上的眼泪,又除掉普天下他百姓的羞辱,因为这是耶和华说的。
Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
到那日,人必说:看哪,这是我们的 神;我们素来等候他,他必拯救我们。这是耶和华,我们素来等候他,我们必因他的救恩欢喜快乐。
Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
耶和华的手必按在这山上;摩押人在所居之地必被践踏,好像干草被践踏在粪池的水中。
Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
他必在其中伸开手,好像洑水的伸开手洑水一样;但耶和华必使他的骄傲和他手所行的诡计一并败落。
Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
耶和华使你城上的坚固高台倾倒,拆平,直到尘埃。
Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.