Hosea 10

以色列是茂盛的葡萄树,结果繁多。果子越多,就越增添祭坛;地土越肥美,就越造美丽的柱像。
Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
他们心怀二意,现今要定为有罪。耶和华必拆毁他们的祭坛,毁坏他们的柱像。
Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
他们必说:我们没有王,因为我们不敬畏耶和华。王能为我们做什么呢?
Nun ili diras: Ni ne havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni reĝo?
他们为立约说谎言,起假誓;因此,灾罚如苦菜滋生在田间的犁沟中。
Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
撒马利亚的居民必因伯‧亚文的牛犊惊恐;崇拜牛犊的民和喜爱牛犊的祭司都必因荣耀离开它,为它悲哀。
Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi.
人必将牛犊带到亚述当作礼物,献给耶雷布王。以法莲必蒙羞;以色列必因自己的计谋惭愧。
La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la reĝo-venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
至于撒马利亚,她的王必灭没,如水面的沫子一样。
Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo.
伯‧亚文的邱坛─就是以色列取罪的地方必被毁灭;荆棘和蒺藜必长在他们的祭坛上。他们必对大山说:遮盖我们!对小山说:倒在我们身上!
Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
以色列啊,你从基比亚的日子以来时常犯罪。你们的先人曾站在那里,现今住基比亚的人以为攻击罪孽之辈的战事临不到自己。
Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
我必随意惩罚他们。他们为两样的罪所缠;列邦的民必聚集攻击他们。
Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
以法莲是驯良的母牛犊,喜爱踹谷,我却将轭加在牠肥美的颈项上,我要使以法莲拉套(或作:被骑)。犹大必耕田;雅各必耙地。
Efraim estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
你们要为自己栽种公义,就能收割慈爱。现今正是寻求耶和华的时候;你们要开垦荒地,等他临到,使公义如雨降在你们身上。
Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon.
你们耕种的是奸恶,收割的是罪孽,吃的是谎话的果子。因你倚靠自己的行为,仰赖勇士众多,
Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
所以在这民中必有鬨嚷之声,你一切的保障必被拆毁,就如沙勒幔在争战的日子拆毁伯‧亚比勒,将其中的母子一同摔死。
Sed fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
因他们的大恶,伯特利必使你们遭遇如此。到了黎明,以色列的王必全然灭绝。
Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.