Hosea 9

以色列啊,不要像外邦人欢喜快乐;因为你行邪淫离弃你的 神,在各谷场上如妓女喜爱赏赐。
Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.
谷场和酒醡都不够以色列人使用;新酒也必缺乏。
Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi.
他们必不得住耶和华的地;以法莲却要归回埃及,必在亚述吃不洁净的食物。
Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon.
他们必不得向耶和华奠酒,即便奠酒也不蒙悦纳。他们的祭物必如居丧者的食物,凡吃的必被玷污;因他们的食物只为自己的口腹,必不奉入耶和华的殿。
Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
在大会的日子,到耶和华的节期,你们怎样行呢?
Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
看哪,他们逃避灾难;埃及人必收殓他们的尸首,摩弗人必葬埋他们的骸骨。他们用银子做的美物上必长蒺藜;他们的帐棚中必生荆棘。
Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
以色列人必知道降罚的日子临近,报应的时候来到。民说:作先知的是愚昧;受灵感的是狂妄,皆因他们多多作孽,大怀怨恨。
Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
以法莲曾作我 神守望的;至于先知,在他一切的道上作为捕鸟人的网罗,在他 神的家中怀怨恨。
La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
以法莲深深地败坏,如在基比亚的日子一样。耶和华必记念他们的罪孽,追讨他们的罪恶。
Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
主说:我遇见以色列如葡萄在旷野;我看见你们的列祖如无花果树上春季初熟的果子。他们却来到巴力‧毗珥专拜那可羞耻的,就成为可憎恶的,与他们所爱的一样。
Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.
至于以法莲人,他们的荣耀必如鸟飞去,必不生产,不怀胎,不成孕。
La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.
纵然养大儿女,我却必使他们丧子,甚至不留一个。我离弃他们,他们就有祸了。
Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
我看以法莲如推罗栽于美地。以法莲却要将自己的儿女带出来,交与行杀戮的人。
Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
耶和华啊,求你加给他们─加什么呢?要使他们胎坠乳干。
Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn.
耶和华说:他们一切的恶事都在吉甲;我在那里憎恶他们。因他们所行的恶,我必从我地上赶出他们去,不再怜爱他们;他们的首领都是悖逆的。
Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj.
以法莲受责罚,根本枯干,必不能结果,即或生产,我必杀他们所生的爱子。
Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
我的 神必弃绝他们,因为他们不听从他;他们也必飘流在列国中。
Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.