Hosea 11

以色列年幼的时候,我爱他,就从埃及召出我的儿子来。
Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.
先知越发招呼他们,他们越发走开,向诸巴力献祭,给雕刻的偶像烧香。
Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
我原教导以法莲行走,用膀臂抱著他们,他们却不知道是我医治他们。
Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
我用慈绳(慈:原文是人的)爱索牵引他们;我待他们如人放松牛的两腮夹板,把粮食放在他们面前。
Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon.
他们必不归回埃及地,亚述人却要作他们的王,因他们不肯归向我。
Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti.
刀剑必临到他们的城邑,毁坏门闩,把人吞灭,都因他们随从自己的计谋。
Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj.
我的民偏要背道离开我;众先知虽然招呼他们归向至上的主,却无人尊崇主。
Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin.
以法莲哪,我怎能舍弃你?以色列啊,我怎能弃绝你?我怎能使你如押玛?怎能使你如洗扁?我回心转意,我的怜爱大大发动。
Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
我必不发猛烈的怒气,也不再毁灭以法莲。因我是 神,并非世人,是你们中间的圣者;我必不在怒中临到你们。
Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
耶和华必如狮子吼叫,子民必跟随他。他一吼叫,他们就从西方急速而来。
La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.
他们必如雀鸟从埃及急速而来,又如鸽子从亚述地来到。我必使他们住自己的房屋。这是耶和华说的。
Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.
以法莲用谎话,以色列家用诡计围绕我;犹大却靠 神掌权,向圣者有忠心(或译:犹大向 神,向诚实的圣者犹疑不定)。
Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.