Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.
Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.
kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;
kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;