Matthew 16

ויגשו הפרושים והצדוקים לנסותו וישאלו מאתו להראותם אות מן השמים׃
Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo.
ויען ויאמר להם בערב תאמרו יום צח יהיה כי אדמו השמים׃
Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas;
ובבקר תאמרו היום סער כי אדמו והתקדרו השמים חנפים אתם את פני השמים ידעתם לבחן ואתות העתים לא תוכלו׃
kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
דור רע ומנאף בקש לו אות ואות לא ינתן לו בלתי אם אות יונה הנביא ויעזבם וילך לו׃
Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
וכבוא התלמידים אל עבר הים שכחו לקחת אתם לחם׃
Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.
ויאמר ישוע אליהם ראו והשמרו לכם משאר הפרושים והצדוקים׃
Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
ויחשבו בלבבם לאמר כי לא לקחנו אתנו לחם׃
Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn.
וידע ישוע ויאמר אליהם קטני האמונה מה תחשבו בלבבכם כי לא לקחתם אתכם לחם׃
Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
העוד לא תשכילו ולא תזכרו את חמשת ככרות הלחם לחמשת אלפי איש וכמה סלים נשאתם׃
Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?
ואת שבע ככרות לחם לארבעת אלפי איש וכמה דודים נשאתם׃
Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
איך לא תבינו כי לא על הלחם אמרתי אליכם השמרו לכם משאר הפרושים והצדוקים׃
Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
אז הבינו כי לא אמר להשמר משאר הלחם כי אם מלמוד הפרושים והצדוקים׃
Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
ויהי כבוא ישוע אל גלילות קיסרין של פילפוס וישאל את תלמידיו לאמר מה אמרים האנשים עלי מי הוא בן האדם׃
Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
ויאמרו יש אמרים יוחנן המטביל הוא ואחרים אמרים אליהו ויש אמרים ירמיהו או אחד מן הנביאים׃
Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj.
ויאמר אליהם ואתם מה תאמרו מי אני׃
Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
ויען שמעון פטרוס ויאמר אתה הוא המשיח בן אלהים חיים׃
Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
ויען ויאמר אליו אשריך שמעון בר יונה כי בשר ודם לא גלה לך את זאת כי אם אבי שבשמים׃
Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
ואף אני אמר אליך כי אתה פטרוס ועל הסלע הזה אבנה את קהלתי ושערי שאול לא יגברו עליה׃
Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
ואתן לך את מפתחות מלכות השמים וכל אשר תאסר על הארץ אסור יהיה בשמים וכל אשר תתיר על הארץ מתר יהיה בשמים׃
Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
אז צוה את התלמידים בגערה לבלתי הגיד לאיש כי הוא ישוע המשיח׃
Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.
מן העת ההיא החל ישוע להורות את תלמידיו שהוא צריך ללכת ירושלים ויענה הרבה בידי הזקנים והכהנים הגדולים והסופרים ויהרג וביום השלישי קום יקום׃
De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
ויקחהו פטרוס ויחל לגער בו לאמר חס לך אדני אל יהי לך כזאת׃
Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
ויפן ויאמר לפטרוס סור מעלי השטן למכשול אתה לי כי אין לבך לדברי אלהים כי אם לדברי בני אדם׃
Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
ויאמר ישוע אל תלמידיו איש כי יחפץ ללכת אחרי יכחש בנפשו ונשא את צלבו והלך אחרי׃
Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
כי כל אשר יחפץ להושיע את נפשו תאבד נפשו ממנו וכל אשר תאבד לו נפשו למעני הוא ימצאנה׃
ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.
כי מה יועיל האדם כי יקנה את כל העולם ונפשו תשחת או מה יתן האדם פדיון נפשו׃
Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
כי עתיד בן האדם לבוא בכבוד אביו עם מלאכיו ואז ישלם לכל איש כמעשהו׃
Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.
אמן אמר אני לכם כי יש מן העמדים פה אשר לא יטעמו מות עד כי יראו את בן האדם בא במלכותו׃
Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.