Jeremiah 27

בראשית ממלכת יהויקם בן יאושיהו מלך יהודה היה הדבר הזה אל ירמיה מאת יהוה לאמר׃
En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:
כה אמר יהוה אלי עשה לך מוסרות ומטות ונתתם על צוארך׃
Tiele diras al mi la Eternulo: Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;
ושלחתם אל מלך אדום ואל מלך מואב ואל מלך בני עמון ואל מלך צר ואל מלך צידון ביד מלאכים הבאים ירושלם אל צדקיהו מלך יהודה׃
kaj sendu tion al la reĝo de Edom kaj al la reĝo de Moab kaj al la reĝo de la Amonidoj kaj al la reĝo de Tiro kaj al la reĝo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, reĝo de Judujo;
וצוית אתם אל אדניהם לאמר כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל כה תאמרו אל אדניכם׃
kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Tiele diru al viaj sinjoroj:
אנכי עשיתי את הארץ את האדם ואת הבהמה אשר על פני הארץ בכחי הגדול ובזרועי הנטויה ונתתיה לאשר ישר בעיני׃
Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu plaĉas al Mi.
ועתה אנכי נתתי את כל הארצות האלה ביד נבוכדנאצר מלך בבל עבדי וגם את חית השדה נתתי לו לעבדו׃
Kaj nun Mi transdonas ĉiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.
ועבדו אתו כל הגוים ואת בנו ואת בן בנו עד בא עת ארצו גם הוא ועבדו בו גוים רבים ומלכים גדלים׃
Kaj servos al li ĉiuj popoloj, ankaŭ al lia filo kaj al la filo de lia filo, ĝis venos la tempo ankaŭ por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj reĝoj.
והיה הגוי והממלכה אשר לא יעבדו אתו את נבוכדנאצר מלך בבל ואת אשר לא יתן את צוארו בעל מלך בבל בחרב וברעב ובדבר אפקד על הגוי ההוא נאם יהוה עד תמי אתם בידו׃
Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.
ואתם אל תשמעו אל נביאיכם ואל קסמיכם ואל חלמתיכם ואל ענניכם ואל כשפיכם אשר הם אמרים אליכם לאמר לא תעבדו את מלך בבל׃
Ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn sorĉistojn, kiuj diras al vi jene: Ne servu al la reĝo de Babel.
כי שקר הם נבאים לכם למען הרחיק אתכם מעל אדמתכם והדחתי אתכם ואבדתם׃
Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
והגוי אשר יביא את צוארו בעל מלך בבל ועבדו והנחתיו על אדמתו נאם יהוה ועבדה וישב בה׃
Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur ĝia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi ĝin kaj loĝi sur ĝi.
ואל צדקיה מלך יהודה דברתי ככל הדברים האלה לאמר הביאו את צואריכם בעל מלך בבל ועבדו אתו ועמו וחיו׃
Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.
למה תמותו אתה ועמך בחרב ברעב ובדבר כאשר דבר יהוה אל הגוי אשר לא יעבד את מלך בבל׃
Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?
ואל תשמעו אל דברי הנבאים האמרים אליכם לאמר לא תעבדו את מלך בבל כי שקר הם נבאים לכם׃
Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
כי לא שלחתים נאם יהוה והם נבאים בשמי לשקר למען הדיחי אתכם ואבדתם אתם והנבאים הנבאים לכם׃
Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.
ואל הכהנים ואל כל העם הזה דברתי לאמר כה אמר יהוה אל תשמעו אל דברי נביאיכם הנבאים לכם לאמר הנה כלי בית יהוה מושבים מבבלה עתה מהרה כי שקר המה נבאים לכם׃
Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene: Tiele diras la Eternulo: Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi.
אל תשמעו אליהם עבדו את מלך בבל וחיו למה תהיה העיר הזאת חרבה׃
Ne aŭskultu ilin; servu al la reĝo de Babel, por ke vi vivu; por kio ĉi tiu urbo fariĝu dezerto?
ואם נבאים הם ואם יש דבר יהוה אתם יפגעו נא ביהוה צבאות לבלתי באו הכלים הנותרים בבית יהוה ובית מלך יהודה ובירושלם בבלה׃
Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon.
כי כה אמר יהוה צבאות אל העמדים ועל הים ועל המכנות ועל יתר הכלים הנותרים בעיר הזאת׃
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo
אשר לא לקחם נבוכדנאצר מלך בבל בגלותו את יכוניה בן יהויקים מלך יהודה מירושלם בבלה ואת כל חרי יהודה וירושלם׃
kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;
כי כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל על הכלים הנותרים בית יהוה ובית מלך יהודה וירושלם׃
tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem:
בבלה יובאו ושמה יהיו עד יום פקדי אתם נאם יהוה והעליתים והשיבתים אל המקום הזה׃
En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, ĝis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur ĉi tiun lokon.