Hebrews 8

וזה ראש הנאמרים כי יש לנו כהן גדול היושב לימין כסא הגבורה בשמים׃
Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo,
והוא משרת הקדש והמשכן האמתי אשר כוננו אדני ולא אדם׃
servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.
כי כל כהן גדול הוא מפקד להקריב מנחות וזבחים ועל כן צריך שיהיה גם לזה דבר להקריב׃
Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi.
והנה אלו היה בארץ לא היה כהן כי יש פה הכהנים המקריבים הקרבנות לפי התורה׃
Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo;
ומכהנים לדמות וצל הדברים שבשמים כדבר יהוה אל משה בבאו לכלות את המשכן כי אמר אליו ראה ועשה הכל בתבניתו אשר אתה מראה בהר׃
kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
ועתה הוא קבל שרות מעלה כפי מעלת הברית הנעשה על ידו אשר הוקמה על הבטחות טבות ויתרות׃
Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.
כי אלו היתה הראשונה ההיא תמימה לא יבקש מקום לשניה׃
Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua.
כי כה אמר בהוכיח אתם הנה ימים באים נאם יהוה וכרתי את בית ישראל ואת בית יהודה ברית חדשה׃
Ĉar riproĉante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
לא כברית אשר כרתי את אבותם ביום החזיקי בידם להוציאם מארץ מצרים אשר המה הפרו את בריתי ואנכי בחלתי בם נאם יהוה׃
Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
כי זאת הברית אשר אכרת את בית ישראל אחרי הימים ההם נאם יהוה נתתי את תורתי בקרבם ועל לבם אכתבנה והייתי להם לאלהים והמה יהיו לי לעם׃
Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.
ולא ילמדו עוד איש את רעהו ואיש את אחיו לאמר דעו את יהוה כי כולם ידעו אותי למקטנם ועד גדולם׃
Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon, Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; Ĉar ĉiuj Min konos, De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
כי אסלח לעונם ולחטאתם ולפשעיהם לא אזכר עוד׃
Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
הנה באמרו ברית חדשה ישן את הראשונה ומה שהוא נושן ומזקין קרוב הוא אל קצו׃
Dirante: Novan interligon — Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.