III John 1

הזקן אל גיוס החביב אשר אני אהב אתו באמת׃
La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.
חביבי חפצי הוא כי ייטב לך בכל דבר ותחזק כאשר טוב לך בנפשך׃
Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.
כי שמחתי למאד כאשר באו אחים ויעידו על אמתך אשר מתהלך באמת אתה׃
Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.
אין לי שמחה גדולה מלשמע את אשר בני יתהלכו באמת׃
Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
חביבי באמונה כל מעשיך עם האחים ועם הארחים׃
Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,
אשר העידו על אהבתך בפני הקהל ואף תיטיב לעשות בלותך אתם כאשר יאתה לפני אלהים׃
kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio,
כי בעבור שמו יצאו ולא לקחו מאומה מן הגוים׃
ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.
על כן חיבים אנחנו לקבל אתם למען נהיה עזרים לאמת׃
Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.
אני כתבתי אל הקהלה אך דיוטריפס המתאוה להיות עליהם לראש איננו מקבל אתנו׃
Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.
על כן בבאי אזכיר את מעשיו אשר הוא עשה בספרו עלינו דברים רעים ולא דיו שלא יקבל את האחים כי גם ימנע את החפצים לקבל ויגרשם מתוך הקהלה׃
Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
חביבי אל תרדף הרעה כי אם הטוב העשה טוב הוא מאלהים והעשה רע לא ראה את האלהים׃
Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.
על דימטריוס העידו הכל וגם האמת עצמה וגם אנחנו מעידים עליו וידעתם כי עדותנו היא נאמנה׃
Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.
הרבה לי לכתב ולא חפצתי לכתב אליך בדיו ובקנה׃
Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;
אבל אקוה לראותך במהרה ופה אל פה נדבר׃ [ (III John 1:15) שלום לך הרעים שאלים לשלומך שאל לשלום הרעים לאיש איש בשמו׃ ]
sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.