I Thessalonians 1

פולוס וסלונוס וטימותיוס אל קהלת התסלוניקים באלהים האב ובאדון ישוע המשיח חסד לכם ושלום מאת אלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco.
נודה לאלהים על כלכם בכל עת בהזכיר אתכם בתפלותינו׃
Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj preĝoj;
בזכרנו תמיד לפני האלהים אבינו את פעל אמונתכם ויגיעת אהבתכם וסבלנות תקותכם לאדנינו ישוע המשיח׃
memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ nia Dio kaj Patro;
כי ידענו אחי חביבי האלהים את אשר נבחרתם׃
sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,
באשר בשורתנו לא היתה לכם בדבור לבד כי גם בגבורה וברוח הקדש ובדעת נאמנה מאד כאשר ידעתם גם אתם את אשר היינו בתוככם למענכם׃
ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi.
ואתם הייתם הלכים בעקבותינו ובעקבות אדנינו בקבלכם את הדבר בתוך עני רב עם חדות רוח הקדש׃
Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;
עד היותכם מופת לכל המאמינים אשר במקדוניא ובאכיא׃
tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando.
כי מאתכם נשמע קול דבר יהוה לא לבד במקדוניא ואכיא כי אם בכל מקום יצאה אמונתכם באלהים עד שאין לנו צרך לדבר דבר׃
Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.
כי פיהם המספר מה היה מבואנו אליכם ואיך פניתם מעבודת אלילים ושבתם לאלהים לעבד את אל חי ואמתי׃
Ĉar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,
ולחכות לבנו מן השמים אשר העירו מן המתים לישוע מצילנו מן החרון הבא׃
kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.