II Peter 3

Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
זאת היא האגרת השנית אשר אני כתב אליכם אהובים ובשתיהן אעיר בדרך הזכרה את תמת לבבכם׃
por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
לזכר את הדברים הנאמרים מקדם בידי הנביאים הקדשים ואת מצות אדנינו ומושיענו אשר נתנה בידנו השליחים׃
unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj,
ודעו זאת לכם ראשנה כי באחרית הימים יבאו לצים ההלכים אחרי תאות נפשם ויתלוצצו לאמר׃
kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo.
איה הבטחת באו כי מאז שכבו האבות הכל עמד כמו מראשית הבריאה׃
Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio;
ונסתר מהם באשר לא יאבו לדעת כי מקדם קמו השמים והארץ בדבר אלהים מן המים ועל ידי המים׃
per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
ובמים אבדה תבל מאז כי נשטפה במי המבול׃
sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.
גם השמים והארץ אשר לפנינו נצפנו בדברו והם שמורים לאש ליום הדין ואבד אנשי הרשע׃
Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
וזאת האחת אל תעלם מכם אהובים כי יום אחד כאלף שנים בעיני יהוה ואלף שנים כיום אחד׃
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.
ולא יאחר יהוה את אשר הבטיח כאשר יש חשבים אתה לאחור כי אך האריך אפו בעבורנו ולא יחפץ באבד איש כי אם בפנות כלם לתשובה׃
Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos.
בא יבא יום יהוה כגנב בלילה אז השמים בשאון יחלפו והיסדות יבערו והתמגגו והארץ והמעשים אשר עליה ישרפו׃
Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,
ועתה אם כל אלה ימוגו מה מאד חיבים אתם להתהלך בקדשה ובחסידות׃
atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos?
ולחכות לבא יום יהוה ולהחיש אתו אשר בגללו השמים ימוגו באש והיסדות יבערו ונמסו׃
Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.
ואנחנו כפי הבטחתו מחכים לשמים חדשים ולארץ חדשה אשר צדק ילין בם׃
Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.
על כן אהובים אשר לאלה חכיתם שקדו להמצא לפניו בשלום נקים וזכים מפשע׃
Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi,
ואת ארך רוח אדנינו תחשבו לתשועה כאשר גם אחינו האהוב פולוס כתב אליכם כפי החכמה הנתונה לו׃
kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.
וכן בכל אגרותיו בדברו שם על אלה ובהם יש דברים קשי ההבנה והבערים והפתאים יהפכו אתם כאשר גם יעשו לכתבים האחרים לאבדן נפשם׃
Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.
ואתם אהובים אשר ידעתם זאת השמרו לנפשתיכם פן תמשכו אחרי טעות אנשי בליעל ונפלתם ממעזכם׃
Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.
ורבו בחסד ובדעת אדנינו ומושיענו ישוע המשיח אשר לו הכבוד גם היום וגם ליום העולם אמן׃