Nehemiah 4

Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn.
参巴拉听见我们修造城墙就发怒,大大恼恨,嗤笑犹大人,
Kaj li parolis antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
对他弟兄和撒马利亚的军兵说:「这些软弱的犹大人做什么呢?要保护自己么?要献祭么?要一日成功么?要从土堆里拿出火烧的石头再立墙么?」
Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon.
亚扪人多比雅站在旁边,说:「他们所修造的石墙,就是狐狸上去也必跐倒。」
Aŭskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
我们的 神啊,求你垂听,因为我们被藐视。求你使他们的毁谤归于他们的头上,使他们在掳到之地作为掠物。
ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis la konstruantojn.
不要遮掩他们的罪孽,不要使他们的罪恶从你面前涂抹,因为他们在修造的人眼前惹动你的怒气。
Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.
这样,我们修造城墙,城墙就都连络,高至一半,因为百姓专心做工。
Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
参巴拉、多比雅、阿拉伯人、亚扪人、亚实突人听见修造耶路撒冷城墙,著手进行堵塞破裂的地方,就甚发怒。
Kaj ili faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon.
大家同谋要来攻击耶路撒冷,使城内扰乱。
Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili.
然而,我们祷告我们的 神,又因他们的缘故,就派人看守,昼夜防备。
La Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
犹大人说:「灰土尚多,扛抬的人力气已经衰败,所以我们不能建造城墙。」
Kaj niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon.
我们的敌人且说:「趁他们不知不见,我们进入他们中间,杀他们,使工作止住。」
Kiam la Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el ĉiuj lokoj: Revenu al ni,
那靠近敌人居住的犹大人十次从各处来见我们,说:「你们必要回到我们那里。」
tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.
所以我使百姓各按宗族拿刀、拿枪、拿弓站在城墙后边低洼的空处。
Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
我察看了,就起来对贵冑、官长,和其余的人说:「不要怕他们!当记念主是大而可畏的。你们要为弟兄、儿女、妻子、家产争战。」
Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro.
仇敌听见我们知道他们的心意,见 神也破坏他们的计谋,就不来了。我们都回到城墙那里,各做各的工。
Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda.
从那日起,我的仆人一半做工,一半拿枪、拿盾牌、拿弓、穿(或译:拿)铠甲,官长都站在犹大众人的后边。
Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
修造城墙的,扛抬材料的,都一手做工一手拿兵器。
La konstruantoj ĉiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.
修造的人都腰间佩刀修造,吹角的人在我旁边。
Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
我对贵冑、官长,和其余的人说:「这工程浩大,我们在城墙上相离甚远;
tial se de iu loko vi aŭdos la sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni.
你们听见角声在哪里,就聚集到我们那里去。我们的 神必为我们争战。」
Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj.
于是,我们做工,一半拿兵器,从天亮直到星宿出现的时候。
Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.
那时,我又对百姓说:「各人和他的仆人当在耶路撒冷住宿,好在夜间保守我们,白昼做工。」
Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata, por sin bani.
这样,我和弟兄仆人,并跟从我的护兵都不脱衣服,出去打水也带兵器。