Leviticus 2

Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon.
「若有人献素祭为供物给耶和华,要用细面浇上油,加上乳香,
Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
带到亚伦子孙作祭司的那里;祭司就要从细面中取出一把来,并取些油和所有的乳香,然后要把所取的这些作为纪念,烧在坛上,是献与耶和华为馨香的火祭。
Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
素祭所剩的要归给亚伦和他的子孙;这是献与耶和华的火祭中为至圣的。
Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.
「若用炉中烤的物为素祭,就要用调油的无酵细面饼,或是抹油的无酵薄饼。
Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.
若用铁鏊上做的物为素祭,就要用调油的无酵细面,
Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero.
分成块子,浇上油;这是素祭。
Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo.
若用煎盘做的物为素祭,就要用油与细面作成。
Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro.
要把这些东西做的素祭带到耶和华面前,并奉给祭司,带到坛前。
Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
祭司要从素祭中取出作为纪念的,烧在坛上,是献与耶和华为馨香的火祭。
Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo.
素祭所剩的要归给亚伦和他的子孙。这是献与耶和华的火祭中为至圣的。
Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.
「凡献给耶和华的素祭都不可有酵;因为你们不可烧一点酵、一点蜜当作火祭献给耶和华。
Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo.
这些物要献给耶和华作为初熟的供物,只是不可在坛上献为馨香的祭。
Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.
凡献为素祭的供物都要用盐调和,在素祭上不可缺了你 神立约的盐。一切的供物都要配盐而献。
Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktaĵoj.
若向耶和华献初熟之物为素祭,要献上烘了的禾穗子,就是轧了的新穗子,当作初熟之物的素祭。
Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon; ĝi estas farunofero.
并要抹上油,加上乳香;这是素祭。
Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.
祭司要把其中作为纪念的,就是一些轧了的禾穗子和一些油,并所有的乳香,都焚烧,是向耶和华献的火祭。」