II Chronicles 5

所罗门做完了耶和华殿的一切工,就把他父大卫分别为圣的金银和器皿都带来,放在 神殿的府库里。
Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.
那时,所罗门将以色列的长老、各支派的首领,并以色列的族长招聚到耶路撒冷,要把耶和华的约柜从大卫城─就是锡安─运上来。
Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
于是以色列众人在七月节前都聚集到王那里。
Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.
以色列众长老来到,利未人便抬起约柜。
Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.
祭司利未人将约柜运上来,又将会幕和会幕的一切圣器具都带上来。
Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.
所罗门王和聚集到他那里的以色列全会众都在约柜前献牛羊为祭,多得不可胜数。
Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
祭司将耶和华的约柜抬进内殿,就是至圣所,放在两个基路伯的翅膀底下。
Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
基路伯张著翅膀在约柜之上,遮掩约柜和抬柜的杠。
Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.
这杠甚长,杠头在内殿前可以看见,在殿外却不能看见,直到如今还在那里。
Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
约柜里惟有两块石版,就是以色列人出埃及后,耶和华与他们立约的时候,摩西在何烈山所放的。除此以外,并无别物。
En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.
当时,在那里所有的祭司都已自洁,并不分班供职。
Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),
他们出圣所的时候,歌唱的利未人亚萨、希幔、耶杜顿,和他们的众子众弟兄都穿细麻布衣服,站在坛的东边,敲钹、鼓瑟、弹琴,同著他们有一百二十个祭司吹号。
kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;
吹号的、歌唱的都一齐发声,声合为一,讚美感谢耶和华。吹号、敲钹,用各种乐器,扬声讚美耶和华说:耶和华本为善,他的慈爱永远长存!那时,耶和华的殿有云充满,
kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;
甚至祭司不能站立供职,因为耶和华的荣光充满了 神的殿。
kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.