I Samuel 7

基列‧耶琳人就下来,将耶和华的约柜接上去,放在山上亚比拿达的家中,分派他儿子以利亚撒看守耶和华的约柜。
Kaj venis la loĝantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis ĝin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.
约柜在基列‧耶琳许久。过了二十年,以色列全家都倾向耶和华。
De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo.
撒母耳对以色列全家说:「你们若一心归顺耶和华,就要把外邦的神和亚斯她录从你们中间除掉,专心归向耶和华,单单地事奉他。他必救你们脱离非利士人的手。」
Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.
以色列人就除掉诸巴力和亚斯她录,单单地事奉耶和华。
Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Aŝtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.
撒母耳说:「要使以色列众人聚集在米斯巴,我好为你们祷告耶和华。」
Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi preĝos por vi al la Eternulo.
他们就聚集在米斯巴,打水浇在耶和华面前,当日禁食,说:「我们得罪了耶和华。」于是撒母耳在米斯巴审判以色列人。
Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa.
非利士人听见以色列人聚集在米斯巴,非利士的首领就上来要攻击以色列人。以色列人听见,就惧怕非利士人。
Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaŭ la Filiŝtoj.
以色列人对撒母耳说:「愿你不住地为我们呼求耶和华─我们的 神,救我们脱离非利士人的手。」
Kaj la Izraelidoj diris al Samuel: Ne ĉesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la manoj de la Filiŝtoj.
撒母耳就把一只吃奶的羊羔献与耶和华作全牲的燔祭,为以色列人呼求耶和华;耶和华就应允他。
Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin.
撒母耳正献燔祭的时候,非利士人前来要与以色列人争战。当日,耶和华大发雷声,惊乱非利士人,他们就败在以色列人面前。
Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael.
以色列人从米斯巴出来,追赶非利士人,击杀他们,直到伯甲的下边。
Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet-Kar.
撒母耳将一块石头立在米斯巴和善的中间,给石头起名叫以便以谢,说:「到如今耶和华都帮助我们。」
Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante: Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo.
从此,非利士人就被制伏,不敢再入以色列人的境内。撒母耳作士师的时候,耶和华的手攻击非利士人。
Tiamaniere la Filiŝtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Samuel.
非利士人所取以色列人的城邑,从以革伦直到迦特,都归以色列人了。属这些城的四境,以色列人也从非利士人手下收回。那时以色列人与亚摩利人和好。
Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.
撒母耳平生作以色列的士师。
Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum sia tuta vivo.
他每年巡行到伯特利、吉甲、米斯巴,在这几处审判以色列人。
Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj.
随后回到拉玛,因为他的家在那里;也在那里审判以色列人,且为耶和华筑了一座坛。
Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.