Al la Gazaanoj oni diris: Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante: Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos.
Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.
Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj.
Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto.
Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.
Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi: Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo.
Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo.
Tiam ŝi diris al li: Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.
Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.
Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj.
Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.
Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.
La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon.
Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.
Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon.
Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.
Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.
Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.
Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.