I Samuel 22

Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.
Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.
Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio.
Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo.
Sed la profeto Gad diris al David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.
Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li.
Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li: Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj?
ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun.
Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub.
Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li.
Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo.
Kaj Saul diris: Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis: Jen mi estas, mia sinjoro.
Kaj Saul diris al li: Kial vi faris konspiron kontraŭ mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi inside, kiel nun?
Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris: Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?
ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio nenion malgrandan nek grandan.
Sed la reĝo diris: Vi devas morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro.
Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.
Tiam la reĝo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.
Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo.
Sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.
Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.
Tiam David diris al Ebjatar: Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via patrodomo.
Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.