Leviticus 12

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Diru al la Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura.
דבר אל בני ישראל לאמר אשה כי תזריע וילדה זכר וטמאה שבעת ימים כימי נדת דותה תטמא׃
Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.
וביום השמיני ימול בשר ערלתו׃
Tridek tri tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo.
ושלשים יום ושלשת ימים תשב בדמי טהרה בכל קדש לא תגע ואל המקדש לא תבא עד מלאת ימי טהרה׃
Se ŝi naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo.
ואם נקבה תלד וטמאה שבעים כנדתה וששים יום וששת ימים תשב על דמי טהרה׃
Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.
ובמלאת ימי טהרה לבן או לבת תביא כבש בן שנתו לעלה ובן יונה או תר לחטאת אל פתח אהל מועד אל הכהן׃
Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino.
והקריבו לפני יהוה וכפר עליה וטהרה ממקר דמיה זאת תורת הילדת לזכר או לנקבה׃
Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.
ואם לא תמצא ידה די שה ולקחה שתי תרים או שני בני יונה אחד לעלה ואחד לחטאת וכפר עליה הכהן וטהרה׃