Jeremiah 24

La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
הראני יהוה והנה שני דודאי תאנים מועדים לפני היכל יהוה אחרי הגלות נבוכדראצר מלך בבל את יכניהו בן יהויקים מלך יהודה ואת שרי יהודה ואת החרש ואת המסגר מירושלם ויבאם בבל׃
Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi.
הדוד אחד תאנים טבות מאד כתאני הבכרות והדוד אחד תאנים רעות מאד אשר לא תאכלנה מרע׃
Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis: Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi.
ויאמר יהוה אלי מה אתה ראה ירמיהו ואמר תאנים התאנים הטבות טבות מאד והרעות רעות מאד אשר לא תאכלנה מרע׃
Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean;
כה אמר יהוה אלהי ישראל כתאנים הטבות האלה כן אכיר את גלות יהודה אשר שלחתי מן המקום הזה ארץ כשדים לטובה׃
kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros.
ושמתי עיני עליהם לטובה והשבתים על הארץ הזאת ובניתים ולא אהרס ונטעתים ולא אתוש׃
Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
ונתתי להם לב לדעת אתי כי אני יהוה והיו לי לעם ואנכי אהיה להם לאלהים כי ישבו אלי בכל לבם׃
Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta;
וכתאנים הרעות אשר לא תאכלנה מרע כי כה אמר יהוה כן אתן את צדקיהו מלך יהודה ואת שריו ואת שארית ירושלם הנשארים בארץ הזאת והישבים בארץ מצרים׃
kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
ונתתים לזועה לרעה לכל ממלכות הארץ לחרפה ולמשל לשנינה ולקללה בכל המקמות אשר אדיחם שם׃
kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
ושלחתי בם את החרב את הרעב ואת הדבר עד תמם מעל האדמה אשר נתתי להם ולאבותיהם׃