Esther 5

En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo.
ויהי ביום השלישי ותלבש אסתר מלכות ותעמד בחצר בית המלך הפנימית נכח בית המלך והמלך יושב על כסא מלכותו בבית המלכות נכח פתח הבית׃
Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro.
ויהי כראות המלך את אסתר המלכה עמדת בחצר נשאה חן בעיניו ויושט המלך לאסתר את שרביט הזהב אשר בידו ותקרב אסתר ותגע בראש השרביט׃
Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi.
ויאמר לה המלך מה לך אסתר המלכה ומה בקשתך עד חצי המלכות וינתן לך׃
Kaj Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, la reĝo kune kun Haman venu hodiaŭ al la festeno, kiun mi faris por li.
ותאמר אסתר אם על המלך טוב יבוא המלך והמן היום אל המשתה אשר עשיתי לו׃
Tiam la reĝo diris: Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la reĝo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.
ויאמר המלך מהרו את המן לעשות את דבר אסתר ויבא המלך והמן אל המשתה אשר עשתה אסתר׃
Kaj la reĝo diris al Ester dum la trinkado de vino: Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
ויאמר המלך לאסתר במשתה היין מה שאלתך וינתן לך ומה בקשתך עד חצי המלכות ותעש׃
Ester respondis kaj diris: Jen estas mia peto kaj deziro:
ותען אסתר ותאמר שאלתי ובקשתי׃
se mi akiris favoron en la okuloj de la reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la reĝo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaŭ mi faros, kion la reĝo diris.
אם מצאתי חן בעיני המלך ואם על המלך טוב לתת את שאלתי ולעשות את בקשתי יבוא המלך והמן אל המשתה אשר אעשה להם ומחר אעשה כדבר המלך׃
Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordeĥajon ĉe la reĝa pordego, kaj tiu ne leviĝis kaj ne moviĝis antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero kontraŭ Mordeĥaj.
ויצא המן ביום ההוא שמח וטוב לב וכראות המן את מרדכי בשער המלך ולא קם ולא זע ממנו וימלא המן על מרדכי חמה׃
Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zereŝ.
ויתאפק המן ויבוא אל ביתו וישלח ויבא את אהביו ואת זרש אשתו׃
Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda riĉeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri ĉio, per kio la reĝo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la reĝo.
ויספר להם המן את כבוד עשרו ורב בניו ואת כל אשר גדלו המלך ואת אשר נשאו על השרים ועבדי המלך׃
Kaj Haman diris: Eĉ la reĝino Ester invitis kun la reĝo al la festeno, kiun ŝi faris, neniun krom mi; ankaŭ por morgaŭ mi estas invitita al ŝi kun la reĝo.
ויאמר המן אף לא הביאה אסתר המלכה עם המלך אל המשתה אשר עשתה כי אם אותי וגם למחר אני קרוא לה עם המלך׃
Sed ĉio ĉi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordeĥaj sidas ĉe la pordego de la reĝo.
וכל זה איננו שוה לי בכל עת אשר אני ראה את מרדכי היהודי יושב בשער המלך׃
Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
ותאמר לו זרש אשתו וכל אהביו יעשו עץ גבה חמשים אמה ובבקר אמר למלך ויתלו את מרדכי עליו ובא עם המלך אל המשתה שמח וייטב הדבר לפני המן ויעש העץ׃