Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.
השמיעו על ארמנות באשדוד ועל ארמנות בארץ מצרים ואמרו האספו על הרי שמרון וראו מהומת רבות בתוכה ועשוקים בקרבה׃
Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo.
כה אמר יהוה כאשר יציל הרעה מפי הארי שתי כרעים או בדל אזן כן ינצלו בני ישראל הישבים בשמרון בפאת מטה ובדמשק ערש׃
Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.
כי ביום פקדי פשעי ישראל עליו ופקדתי על מזבחות בית אל ונגדעו קרנות המזבח ונפלו לארץ׃