I Samuel 29

Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
ויקבצו פלשתים את כל מחניהם אפקה וישראל חנים בעין אשר ביזרעאל׃
La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ.
וסרני פלשתים עברים למאות ולאלפים ודוד ואנשיו עברים באחרנה עם אכיש׃
Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo ĝis nun.
ויאמרו שרי פלשתים מה העברים האלה ויאמר אכיש אל שרי פלשתים הלוא זה דוד עבד שאול מלך ישראל אשר היה אתי זה ימים או זה שנים ולא מצאתי בו מאומה מיום נפלו עד היום הזה׃
Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?
ויקצפו עליו שרי פלשתים ויאמרו לו שרי פלשתים השב את האיש וישב אל מקומו אשר הפקדתו שם ולא ירד עמנו במלחמה ולא יהיה לנו לשטן במלחמה ובמה יתרצה זה אל אדניו הלוא בראשי האנשים ההם׃
Ĉu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?
הלוא זה דוד אשר יענו לו במחלות לאמר הכה שאול באלפו ודוד ברבבתו׃
Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas.
ויקרא אכיש אל דוד ויאמר אליו חי יהוה כי ישר אתה וטוב בעיני צאתך ובאך אתי במחנה כי לא מצאתי בך רעה מיום באך אלי עד היום הזה ובעיני הסרנים לא טוב אתה׃
Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj de la Filiŝtoj.
ועתה שוב ולך בשלום ולא תעשה רע בעיני סרני פלשתים׃
Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la malamikoj de mia sinjoro la reĝo?
ויאמר דוד אל אכיש כי מה עשיתי ומה מצאת בעבדך מיום אשר הייתי לפניך עד היום הזה כי לא אבוא ונלחמתי באיבי אדני המלך׃
Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun ni en la batalon.
ויען אכיש ויאמר אל דוד ידעתי כי טוב אתה בעיני כמלאך אלהים אך שרי פלשתים אמרו לא יעלה עמנו במלחמה׃
Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.
ועתה השכם בבקר ועבדי אדניך אשר באו אתך והשכמתם בבקר ואור לכם ולכו׃
Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.
וישכם דוד הוא ואנשיו ללכת בבקר לשוב אל ארץ פלשתים ופלשתים עלו יזרעאל׃