Isaiah 17

论大马士革的默示:看哪,大马士革已被废弃,不再为城,必变作乱堆。
Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj.
亚罗珥的城邑已被撇弃,必成为牧羊之处;羊在那里躺卧,无人惊吓。
Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos.
以法莲不再有保障;大马士革不再有国权;亚兰所剩下的必像以色列人的荣耀消灭一样。这是万军之耶和华说的。
Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
到那日,雅各的荣耀必至枵薄;他肥胖的身体必渐瘦弱。
En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos.
就必像收割的人收敛禾稼,用手割取穗子,又像人在利乏音谷拾取遗落的穗子。
Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
其间所剩下的不多,好像人打橄榄树─在尽上的枝梢上只剩两三个果子;在多果树的旁枝上只剩四五个果子。这是耶和华─以色列的 神说的。
Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
当那日,人必仰望造他们的主,眼目重看以色列的圣者。
En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.
他们必不仰望祭坛,就是自己手所筑的,也不重看自己指头所做的,无论是木偶是日像。
Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
在那日,他们的坚固城必像树林中和山顶上所撇弃的地方,就是从前在以色列人面前被人撇弃的。这样,地就荒凉了。
En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.
因你忘记救你的 神,不记念你能力的磐石;所以,你栽上佳美的树秧子,插上异样的栽子。
Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon;
栽种的日子,你周围圈上篱笆,又到早晨使你所种的开花;但在愁苦极其伤痛的日子,所收割的都飞去了。
en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.
唉!多民鬨嚷,好像海浪匉訇;列邦奔腾,好像猛水滔滔;
Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
列邦奔腾,好像多水滔滔;但 神斥责他们,他们就远远逃避,又被追赶,如同山上的风前糠,又如暴风前的旋风土。
Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
到晚上有惊吓,未到早晨他们就没有了。这是掳掠我们之人所得的分,是抢夺我们之人的报应。
Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.