Revelation of John 19

Post tio mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la ĉielo, dirantan: Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj; ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia mano.
Kaj duan fojon ili diris: Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne.
Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj falis kaj adorkliniĝis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante: Amen, Haleluja!
Kaj el la trono eliris voĉo, dirante: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj.
Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj vortoj de Dio.
Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.
Kaj mi vidis la ĉielon malfermitan; kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li juĝas kaj militas.
Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.
Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio.
Kaj la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.
Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.
Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo: Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio;
por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.
Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo.
Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo, kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.