Psalms 6

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.