Psalms 52

Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.
Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.
Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.