Psalms 15

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.