Psalms 149

Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!