Psalms 126

Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.