Psalms 113

Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,
Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,
Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!