Psalms 100

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;
Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.