Proverbs 9

La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn.
Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:
Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.
Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.
Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.
Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,
Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo,
Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon:
Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris:
Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla.
Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol.