Mark 7

Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.
Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj;
kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.
Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj?
Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;
vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.
Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.
Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.
Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;
kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu.
Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.
Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.
Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.