Mark 15

Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.
Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis.
Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin.
Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?
Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin.
Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin.
Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li;
kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj!
Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin.
Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.
Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
savu vin, deirante de la kruco.
Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan.
Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.
Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.
Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato,
venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.
Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta.
Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.
Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo.
Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.