Judges 8

Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.
Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.
Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.
Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.
Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?
Kaj li prenis la plejaĝulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la loĝantojn de Sukot.
Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la loĝantojn de la urbo.
Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna: Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj.
Tiam li diris: Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.
Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter: Leviĝu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; ĉar li timis, ĉar li estis ankoraŭ juna.
Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan.
Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin.
Kaj Gideon diris al ili: Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, ĉar estis afero kun Iŝmaelidoj.
Kaj ili diris: Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj ĉiu ĵetis tien orelringon el sia militakiro.
Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamaĵoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la reĝoj de Midjan, kaj krom la kolornamaĵoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo.
Kaj humiliĝis la Midjanidoj antaŭ la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.
Kaj Jerubaal, filo de Joaŝ, iris kaj ekloĝis en sia domo.
Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj.
Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.
Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.
Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe.
Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.