Judges 6

Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la daŭro de sep jaroj.
Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn.
Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,
kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon.
Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin.
Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,
tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj ĉi tiu diris al ili: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,
kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;
kaj Mi diris al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon.
Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la Midjanidoj.
Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo!
Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris: Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.
Kaj tiu diris al Li: Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!
Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
Kaj li diris al Li: Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;
ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin. Kaj Li diris: Mi restos, ĝis vi revenos.
Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.
Kaj la anĝelo de Dio diris al li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur ĉi tiun rokon, kaj la brogaĵon elverŝu. Kaj li faris tiel.
Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj.
Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
Sed la Eternulo diris al li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo estas Paco. Ĝis la nuna tago ĝi estas ankoraŭ en Ofra de la Abiezridoj.
Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo: Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas ĉe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud ĝi, dehaku;
kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.
Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed ĉar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.
Kiam frue matene la urbanoj leviĝis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud ĝi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.
Kaj ili diris unu al alia: Kiu tion faris? Kaj ili serĉis kaj demandis, kaj oni diris: Gideon, filo de Joaŝ, faris tion.
Tiam la urbanoj diris al Joaŝ: Elirigu vian filon; li devas morti, ĉar li detruis la altaron de Baal, kaj ĉar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud ĝi.
Sed Joaŝ diris al ĉiuj, kiuj staris antaŭ li: Ĉu vi bezonas batali por Baal? ĉu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos ĉi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.
Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontraŭ li, ĉar li detruis lian altaron.
Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel.
Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por sekvi lin.
Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.
Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,
en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.
Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.
Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.
Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.