Jeremiah 26

En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo:
Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri ĉiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorkliniĝi, ĉiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu eĉ unu vorton.
Eble ili aŭskultos kaj returnos sin ĉiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj.
Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos Min, por agadi laŭ Mia instruo, kiun Mi donis al vi,
por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne aŭskultis:
tiam Mi agos kun ĉi tiu domo kiel kun Ŝilo, kaj ĉi tiun urbon Mi faros malbeno por ĉiuj popoloj de la tero.
Kaj aŭdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo.
Kiam Jeremia finis la paroladon de ĉio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti!
Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Ĉi tiu domo fariĝos kiel Ŝilo, kaj ĉi tiu urbo dezertiĝos tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto? Kaj la tuta popolo amasiĝis ĉirkaŭ Jeremia en la domo de la Eternulo.
Kiam la eminentuloj de Judujo aŭdis pri tio, ili iris el la reĝa domo en la domon de la Eternulo kaj sidiĝis ĉe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo.
Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: Al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo, kiel vi aŭdis per viaj oreloj.
Tiam Jeremia diris al ĉiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La Eternulo sendis min, por profeti kontraŭ ĉi tiu domo kaj ĉi tiu urbo ĉion, kion vi aŭdis.
Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la voĉon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.
Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa.
Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ĉar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn ĉiujn tiujn vortojn.
Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj: Ĉi tiu homo ne estas kondamninda al morto, ĉar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio.
Kaj leviĝis kelkaj el la plejaĝuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene:
Miĥa, la Moreŝetano, profetis en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.
Ĉu mortigis lin Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj preĝis antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraŭ niaj animoj.
Ankaŭ alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de Ŝemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo kaj ĉi tiu lando, simile al ĉio, kion diris Jeremia.
Kaj liajn vortojn aŭdis la reĝo Jehojakim kaj ĉiuj liaj potenculoj kaj ĉiuj eminentuloj, kaj la reĝo intencis mortigi lin; sed Urija tion aŭdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon.
Kaj la reĝo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon: Elnatanon, filon de Aĥbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon;
kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la reĝo Jehojakim; kaj ĉi tiu mortigis lin per glavo kaj ĵetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.
Tamen la mano de Aĥikam, filo de Ŝafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.