Exodus 19

En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.
Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto.
Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:
Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.
Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.
Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn.
Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.
Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita.
Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.
Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.
Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino.
En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto.
Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.
Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo, por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus.
Eĉ la pastroj, kiuj alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.
Kaj Moseo diris al la Eternulo: La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, ĉar Vi avertis nin, dirante: Faru limon ĉirkaŭ la monto, kaj sanktigu ĝin.
Sed la Eternulo diris al li: Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.
Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.