Ephesians 2

Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,
en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;
inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.
Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),
kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;
por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:
ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio;
ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.
Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno —
ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.
Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,
en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;
kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;
en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;
en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.