II Chronicles 32

Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si.
Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj intencas militi kontraŭ Jerusalem,
li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.
Kaj kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris: Por kio permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?
Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj.
Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:
Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li:
kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro) al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por diri:
Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio: Kion vi fidas, loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem?
Ĥizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi: La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio.
Li mem, Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante: Antaŭ unu sola altaro adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu.
Ĉu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?
Kiu el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?
Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano.
Kaj ankoraŭ pli liaj servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia servanto Ĥizkija.
Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele: Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano.
Kaj ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon.
Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritaĵo de homaj manoj.
Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo.
Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe.
Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.
En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.
Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem.
Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija.
Ĥizkija havis tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj, kaj ĉiaj valoraj objektoj,
ankaŭ provizejojn por la produktaĵoj: greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj.
Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li tre grandan havaĵon.
Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro.
Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro.
La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.