I Thessalonians 4

Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.
Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco;
ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro,
ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;
ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis.
Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.
Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;
ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,
kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis;
por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.
Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.
Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj.
Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj;
poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro.
Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.